Pargeto

tipa pargeto (el mahagono)

Pargeto laŭ PIV estas luksa planko, konsistanta el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno. Kutime ĝi konsistas el la ligno de foliarboj. La tabuletoj tiel segiĝas, ke la lignaj fibroj estas horizontalaj. Lignaj plankoj, en kiuj la arbaj kreskoringoj videblas, kies fibroj do estas vertikalaj, nomatas "ligna pavimo".

pentraĵo "La pargetaj rabotistoj" de Gustave Caillebotte, 1875

Pargeto konsideriĝas altvalora planka materialo. Pro la konsisto el etaj lignaj partoj ĝi - kontraŭe al planko el longaj lignaj bretoj - bezonas ebenan plankan fundamenton. Pro la natura materialo, pargeta planko iom reguligas la ĉambran klimaton: ĝi iom malvarmigas en kazo de troa aera varmo, iom varmigas en kazo de troa malvarmo, iom humidigas en kazo de troa aera sekeco kaj plisekigas en kazo de troa humideco. Pro sia sentrueco ĝi estas tre higiena planka materialo.


Developed by StudentB